Bernard Golden
GOLDEN, Bernard.
1925. Usonano loĝanta en Hungario; arkeologo. Naskiĝis en Newark, Novĵerzejo, Usono. Studis antropologion kaj arkeologion en Novjorko.
Lernis Esperanton en 1946. Edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Patro de du filoj esperanto-parolantaj.
Akademiano.
Beletra kaj faka verkado en Esperanto. Provizis Esperanto-terminologion por "Dictionarium Museologicum", 1986. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj. Majstro de Internaciaj Floraj Ludoj. Multaj artikoloj, studaĵoj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukaĵoj en multaj esperantaj periodaĵoj dise en la mondo.
/Propra ttt-paĝo. /Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ (novelaro, 1982)
Bestoj kaj homoj (novelaro, 1986)
Sango, sekso kaj scienco (novelaro, 1993)
Infero en aŭtuno ("romaneto", 1993)
Ŝamanoj en la kosmo ("romaneto", 1994)
Noveloj aperis en Sferoj 6 (1988), Trezoro - la Esperanta novelarto (1989) kaj "Tempo fuĝas" (1995).
Reen al: Aŭtoroj Romanoj Noveloj/rakontoj Poemaroj Dramoj