Ĥristo Gorov

GOROV, Ĥristo Marinov. Pseŭdonime Ĥrima. 1908-1999. Bulgaro naskita en la vilaĝo Gorni Brodi, nuna Greklando. Verkisto, komerca oficisto, ĵurnalisto. Frue orfiĝis infanaĝe. Pli ol 70 jarojn aktiva esperantisto. Kiel juna laboristo avide kleriganta sin, li lernis Esperanton en 1925 kaj rapide manifestis literaturan talenton. Membro de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-verkistoj. Ekde 1928 verkis poemarojn kaj rakontojn. Kunlaboranto de multaj revuoj. Fondis kaj redaktis sekretan stencil-gazeton laboristan, "Sturmulo", kaj estis en 1935 malliberigita por pli ol du jaroj pro laborista Esperanto-agado. Kontraŭfaŝisma partizano en la dua mondmilito. En la posta komunista reĝimo li laboris en la partia aparato, ĉe ties Centra Komitato kaj ĉe la Ministra Konsilantaro.
Dum jardekoj Gorov estis membro de la centra estraro de Bulgara Esperanto-Asocio kaj ĝia plej longdaŭra prezidanto (1960-64 kaj 1976-87). Komitatano de UEA (1977-89), estrarano de Mondpaca Esperantista Movado kaj de pluraj aliaj E-organizaĵoj. Kunaranĝis la UK-ojn de Sofio (1963) kaj Varna (1978). Li sisteme iniciatis la eldonadon de tradukoj el la bulgara, redaktis kaj kompilis multajn el ili, kiel Septembra poezio (1982), Bulgara nuntempa poezio kaj prozo (1985) kaj Bukedo (1985). Ankaŭ en la bulgara li verkis, ne malpli ol 13 librojn.

/Revuo Esperanto 1118
/Miĥalkov: Beletraj eseoj, 1986
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 234
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.


Verkoj:
Poemo de l' plugisto (poemaro, 1930)
Ĉe abismo (rakontaro, 1931)
Du frontoj (novelo, 1932)
Ribela kordo (poemaro, 1983)
Mia verda pado (prozo, 1986)
Jordan Jovkov: Rakontoj (kuntradukinto, 1986)


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj