Jaume Grau Casas

GRAU CASAS, Jaume. 1896-1950. Kataluno; urbestra sekretario. Naskiĝis en Barcelono. Esperantisto de 1914. 1920-24 ĉefredaktoro de "Kataluna Esperantisto". Kunlaboris en "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto" k.a. gazetoj. Lingva Komitatano de 1926, poste akademiano, vicprezidanto de la Akademio. Ekzilita en Francujo, multe verkis tie en Esperanto, en la kataluna kaj en la hispana. Postrestis Hispana antologio en manuskripto.

Nin ĉarmas Jaume Grau Casas
Nia kantisto trobadora
Kiu en verda kampo flora
Sonetlibelojn ĉarmajn ĉasas

Tra liaj versoj milde pasas
La dolĉe flata sorĉ' Amora
Nin ĉarmas Jaume Grau Casas
Nia kantisto trobadora

Se lin kelkfoje embarasas
Facila nubo, pluvo plora
Ja baldaŭ nubo grizkolora
Forpasas, ree ĝoj' ekstazas

Nin ĉarmas Jaume Grau Casas

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.



/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 200
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964



Verkoj:
Amaj poemoj (1924)
Novaj amaj poemoj (1927)
La lasta poemo (1936)
La kataluna popolkantaro (tradukitaj poemoj, 1925)
Barbaraj prozaĵoj (traduko, 1926)
Kataluna antologio (redaktoro, 1925)
Tagoj kaj ruinoj (membiografiaj tekstoj origine nacilingvaj, 2017)


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj