Miguel Gutiérrez (Liven Dek)

GUTIÉRREZ ADÚRIZ, Miguel (Aŭtora nomo Liven Dek). 1950. Hispano, kemia inĝeniero. Naskiĝis en Kantabrio, norda Hispanio. Lernis Esperanton 19jara. Eldonas la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future. Redaktoro de "Boletín". Kunlaboras en pluraj revuoj kaj gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Verkis lernolibron por hispanlingvanoj. Plumnomo ankaŭ "María Zocato Diez". Akademiano.

Verkoj:
Ibere libere (kun la Ibera grupo, poemoj 1993)
Ekstremoj (kun la Ibera grupo, noveloj 1997)
Ana María Matute: La stultaj infanoj (tradukita infanlibro, 1988)
Astura bukedo (kun de Diego, Camacho, tradukita literaturo, 1988)

Kontribuis al "Mondoj" (2001), "La Deka logo" (2001) kaj Samideanoj (satiroj, 2006).

/ La deka logo, 2003

Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA IBERA SKOLO


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemoj - Dramoj