Hayasi Kenn (Hans Jasik)

HAYASI Kenn, plumnome ankaŭ "Hans Jasik" kaj "Hake". 1932-2006. Japano. Esperantisto de 1968. Fakdelegito de UEA pri elektrotekniko. Partoprenis en tradukgrupoj de "Danjo en Vjetnamio" (1975) kaj "Hirosima - Nagasaki" (1978). Verkis originalajn rakontojn erotikajn. Liaj verkoj aperis de 1974, precipe en "L'Omnibuso". Plurfoje premiita en la Literatura Konkurso de Japana Esperanto-Kongreso. Tradukis el la japana en Esperanton. Redaktoro de "Preludo" (1984-91).

Verkoj:
Mi malamas... (HAJASI Ken, rakontoj 1983)
Pupo kaj lupo (Hans Jasik, 1987)
Mateno (Hans Jasik, 1988)
Menuo (Hans Jasik, 1992)
Du neĝeroj (Hans Jasik, rakontoj 1995)
Trikoloretoj (Hans Jasik, pornografia broŝuro)
Kôbô Abe: Ruĝa kokono (HAYASI Kenn, traduko, 2004)

/YOSIKAWA Syoiti (Riveroj)
/ SIMIZU Yuko, 2004, 2006.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj