Panayot Hitrov

HITROV, Panayot 1894-1945/46. Kuracisto. Vivis en Sofio. Multe vojaĝis tra la mondo. Vivis, studis kaj propagandis en Oseso, Tirnovo, Bukureŝto, Moskvo, Berlino, Milano, Sofio. Verkis kaj eldonis traktaĵojn nacilingve, Esperanto-lernolibrojn por rusoj, germanoj kaj bulgaroj, Historieton de Lingvo Internacia. Eldonis ilustritan Esperanto-revuon "Esperantio" (1923-25). Fondinto de "Internacia Unio Esperantista".
Verkoj:
Guto post guto (poezio)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj