Nikolai Hohlov

HOHLOV, Nikolaj Ivanoviĉ. 1891-1953. Ruso; ekonomiisto. Naskiĝis en Moskvo. Lernis Esperanton en 1905. En 1910 aperis liaj unuaj poemoj en Esperanto. Kontribuis al la Ondo de Esperanto, Literatura Mondo, Heroldo kaj aliaj gazetoj, kaj tradukis el la angla, rusa kaj serba lingvoj. Propagandis Esperanton, instruis koresponde, okupiĝis pri certaj organizaj aferoj... Li interesiĝis pri teknika terminologio en Esperanto, kunlaboris kun E. Drezen en preparo de E-eldono de lia . Post 1933 li deflankiĝis de la esperantista vivo.
Hohlov loĝis en Moskvo ĝis la morto en 1953, kun 10-jara interrompo en 1918-1928, kiam li estis rifuĝanto kaj elmigrinto en diversaj lokoj, sed ĉefe en Jugoslavio (Kroatio), kaj dujara interrompo dum la dua mondmilito, kiam li loĝis en Taŝkento.
"Al li proksimis ne nur liriko, sed ankaŭ ŝercaj ĝenroj - li verkis kabaredajn programojn kaj humurajn teatraĵojn. Lia talento, cetere, riveliĝis nur en Esperanto - la verkaj provoj en la rusa estis ĉiam palaj..." /Nikolao Gudskov
"Kombino de sentimento kaj realismo efikas virece en liaj ampoemoj: en pasia amanto li vidas la kaŝitan 'odaliskon', dum amanta virino estas mikso 'el tigro kaj mimoz'. Tamen ŝajnas nun, ke la sociala konscienco en Hohlov venkis lian lirikismon." /W.B. Johnson en Enciklopedio de Esperanto, 1933.

Hohlov - eterna nostalgio
Je Amo, Justo, Sankta Bel',
Sopir' kreskanta ĝis ribel',
Kaj tamen - greka harmonio.

La Himnon Karnan kun pasio
Obsede kantis al ĉiel'
Hohlov - eterna nostalgio
Je Amo, Justo, Sankta Bel',

Kaj kantis li kun iluzio
De rosa ĉarmo de fabel' . . .
Ĉu pasis jam la tajda ŝvel'?
Ho, kantu, eĉ kun kruda krio,

Hohlov - eterna nostalgio!

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
La morto de la delegito de UEA (originala komedio, 1924)     Legu ĝin ekrane kiel e-libron
La tajdo (originalaj poemoj, 1928)
Mia vojo (parta reeldono de La tajdo, 2005)
Verda rido : kabaredo (2010)
Tradukoj:
Drozdov: Krucumo (traduko, 1922)
Doroŝeviĉ: Orientaj fabeloj (traduko, 1928)
Tolstoj: La morto de Danton (tradukita dramo, 1928)
Drezen: Historio de la mondolingvo (kun N. Nekrasov, traduko, 1928)
Kuntradukinto, kun Blaikie, de Bela Joe (1929) kaj tradukinto de La unua soveta blumingo (1932). Kunredaktoro de granda rusa-esperanta vortaro.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Nikolao Gudskov, 2002.



Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Nikolai Hohlov - vivo kiel senfine kreata poemo


Legu poemojn de Nikolai Hohlov:
Kvin poemoj

Legu artikolon de Aleksander Korĵenkov kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2012:
Nikolai Hohlov

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj