Adalberto Huleŝ
HULEŜ, Adalberto (HULES, Béla). 1926-2002. Hungaro; instruisto. Naskiĝis en Zalabér. Studis latinan kaj hungaran filologion. Malliberigita duonjaron en 1957, poste vivis per diversaj laboroj. Instruis Esperanton. Verkis Esperante kaj hungare.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Katoj kaj ĉevaloj (poemaro 1982)
Reen al: Aŭtoroj Romanoj Noveloj/rakontoj Poemaroj Dramoj