Klara Ilutoviĉ

ILUTOVIĈ, Klara Sergeevna. 1946. Rusino. Loĝas en la urbo Elektrostal' (ĉirkaŭ 60 kilometroj oriente deMoskvo). Finis filologian fakultaton de Moskva ŝtata universitato. Esperantistiĝis en 1991. Komencis versi en 1995. Versaĵoj aperis en "Cerbe kaj Kore", "Ruslanda Esperantisto", "Moskva Gazeto", "La Ondo de Esperanto", "Scienco kaj Kulturo", "Litova Stelo". Okupiĝas pri verkado de poemoj kaj tradukado el la rusa.
"Timida en la vivo, ŝi fariĝas forta, necedema al iuj neplaĉaj al ŝi influoj kaj profunde sincera en versoj." /Nikolao Gudskov, 2002.

Verkoj:
Kolekto "Sincere via" en "Scienco kaj Kulturo" n-ro 6/1997.
Moskvaro (poemaro, 1998, kun Melnikov, Vysokovskij, Dadaev)
Survoje (poemaro, 2005)
Elkore (poemaro, 2012)

Legu poemon de Klara Ilutoviĉ:
Antaŭ la novjaro

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj