Itô Saburô

ITÔ Saburô. 1902-1969. Japano; soci-sciencisto. Naskiĝis en fama familio en Okayama. Esperantisto de 1916, SAT-ano de 1921. Gvidanto de japana laborista Esperanto-movado. Pseŭdonimo "I.U." Originala Esperanto-poeto. Tradukinto de ĉinaj kaj japanaj klasikaj poemoj. Kontribuis al multaj gazetoj. Verkis Esperanto-kurson kaj aliajn verkojn japane.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 122
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Verda parnaso (Originalaj k. tradukitaj poemoj, 1932)
Idilio (poemaro, 1972)



Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj