Vsevolod Ivanov

IVANOV, Vsevolod Vjaĉeslavoviĉ. Pseŭdonime L. Ivn. 1890-1937. Sovetiano el Odeso; instruisto. Esperantisto de 1916. Kunlaboris en SAT-organoj 1923-24. Verkis poezion kaj prozon. Arestita kaj mortpafita en 1937.
"Lerta rakontisto, kiu arte reliefigas la kontraston inter la malnova kaj nova generacioj."

/EMBA en Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verko:
Ruĝo kaj blanko (noveloj 1926)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj