Ilja Jefimoviĉ Izgur

IZGUR, Ilja Jefimoviĉ 1881-1937. Ruso. Naskiĝis en urbeto Berezino en Belorusio kiel filo de malriĉa laboristo-bakisto. Pro malriĉo ne povis vizitadi lernejon, laboris ekde sia naŭjara aĝo en bakejo, kiel pakaĵportisto, kelnero, gardisto, gazetportisto ktp. 18jara li komencis mem klerigi sin sen helpo. De 1903 kunlaboris en gazetoj rusaj, belorusaj kaj jidaj. Kiel komunisto li suferis persekutadon. Dum la civila milito li estis mortkondamnita sed saviĝis du horojn antaŭ la ekzekuto. Esperantistiĝis en 1903. Ano de la CK de SEU. Arestita en 1936 kaj mortpafita en 1937.
Verkoj:
Nur volu
Je la Nomo de l' Vivo

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/ http://nikst.boom.ru/

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj