Aira Kankkunen

KANKKUNEN, Aira. 1928. Finnino vivanta en Svedio. Docento pri infanaŭdiologio. Defendis disertacion ĉe la medicina fakultato de universitato en Gotenburgo. (La disertacio:"Pre-school children with impaired hearing in Göteborg 1964-1980") Publikigis multajn fakajn librojn kaj artikolojn pri siaj sciencaj esploroj. Ano de verkistaj societoj sveda kaj finna en Gotenburgo. Lernis Esperanton en 1988 kaj baldaŭ poste ekverkis originale. Premiita pro poemoj en la Belartaj Konkursoj de UEA: Nova Talento de 1992. Verkas poezion kaj poeziecan prozon en simpla lingvaĵo.

Verkoj:
Interrilatoj (poemaro, 1993)
Klopodu kompreni min! (instrukcio por gepatroj de infanoj aŭde handikapitaj, 1994)
Neniu povas ŝanĝi hieraŭon (poemaro, 1996; ankaŭ sonkasede, prezentas Jadwiga Gibczyńska, 1996)
Ĉu via bebo aŭdas? (Frua serĉado de aŭdodifektoj ĉe infanoj. Kompendio por infanprizorgocentroj, 1997)
Kaj tiam floris la ĉerizarboj... (novelaro, 1997)
Fore de siaj praradikoj ili surteriĝis (poemaro, 1998)
Societaj ludoj (aforismoj, 1998)
De tago al tago (proza poemaro, 2003)

/Kaj tiam floris la ĉerizarboj..., mesaĝo 2004

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj