Josef J. Kohen-Cedek

KOHEN-CEDEK, Josef J. 1904-1991. Ruslanda hebreo, poste israelano; gimnazia instruisto. Naskiĝis en Vilno. Eklernis Esperanton en 1916. Vivis en Palestino de 1925. Aktivis en la palestina, poste israela, Esperanto-movado kaj redaktis ties bultenojn. Konis la lingvojn rusan, jidan, polan, germanan, hebrean, ukrainan, kaj malpli perfekte la lingvojn armenan, grekan, latinan, litovan, anglan kaj francan. Vicprezidanto de E-Ligo Izraellanda. Artikoloj kaj poemoj en "Heroldo", "Malgranda revuo", "Fonto" k.a. gazetoj. Verkis hebrean Esperanto-lernilon. Tradukis el la hebrea.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Hebrea kantareto (tradukitaj kantoj, 1941)
Tiberio (poemoj, 1942)
Kosma amo (poemaro, 1986)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj