Konisi Gaku

KONISI Gaku. 1934-2018. Japano; universitata profesoro pri fiziko. Naskiĝis en Minoo. Esperantisto de 1948. Movade aktiva en SAT kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Tradukis el la japana, interalie prozon de Kawabata, Miyazawa k.a. Tradukis multajn kantojn kaj kompilis kantarojn. Verkis lernolibrojn. Verkis japane pri la Esperanta gramatiko. Akademiano.

/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.

Verkoj:
La kosmoŝipo "Edeno n-ro 5": sciencaj fikcietoj (1971)
Vage tra la dimensioj : sciencaj fikcietoj (1976)
Promenado en gramatiko. Gramatiko de Esperanto. (1986)

Tradukoj:
Kawabata Yasunari: Nega lando (1971)
Miyazawa Kenzi: Nokto de la galaksia fervojo" kaj aliaj fabeloj (1986)
Miyazawa Kenzi: "La gemelaj steloj" kaj aliaj fabeloj de (1986)
Ariyosi Sawako: La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû (2008)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj