|
KOŘÍNEK, Jiří.
1906-1988. Ĉeĥo; komerca komizo, teksa kvalitkontrolisto. Naskiĝis en Liberec. Ekkonis Esperanton en 1922, aktiviĝis por Esperanto en 1947. Abunde verkis poemojn kaj tradukis, kaj havis plurajn volumojn en manuskripto. Liaj verkoj aperis en ĉiuj ĉefaj gazetoj. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Panjo (tradukitaj poemoj, 1960)
Petr Bezruč (kuntradukinto, 1965)
Sileziaj kantoj (kuntradukinto, 1970)
Vitreroj (poemaro, 1976)
Kvarfolio (poemaro kun Rumler, Urbanová, Vidman, 1976)
Legu poemojn de Jiří Kořínek:
La amo donas
Karuselo
Posttagmeza suno
Rifuĝo
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj
|
|