Salomon Kornfeld

KORNFELD, Salomon (pseŭdonime GRENKAMP) 1896-1943. Polo vivinta en Parizo; publicisto. Kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. Esperantisto de 1914. Kursoj, prelegoj, deklamoj en Pollando. Eldonis ĵurnalon "Esperantista Voĉo" (1918). Uzis Esperanton en radio. Kunlaboris pri Plena Vortaro (1931).

Salo Grenkamp - la koro KRIA
Per versoj niajn korojn pikas
Kaj krome ankaŭ gramatikas
Vortaras kun spertec fakscia

Deklama voĉo melodia
Prononcmodele nin efikas
Salo Grenkamp - la koro KRIA
Per versoj niajn korojn pikas

El la saĝum' filozofia
Orpensajn splitojn li publikas
Eĉ li mem... sed mi ne kritikas
Li estas homo simpatia

Salo Grenkamp - la koro KRIA

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
Krioj de l' koro (poemoj, 1922)
5.000.000 (noveloj, 1931)
Penseroj (citaĵoj)
Balucki: Kuzeto (traduko, 1925)
Vortoj de Cart (1927)
Kompleta gramatiko kaj vortfarado de Esperanto (1930)
Vivo de Cart (1932)
Pola folkloro kaj popolkanto (1933)
Pri la moderna arto (1933)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj