Alen Kris

KRIS, Alen (Ruslando) naskiĝis en 1955 en urbeto Rognedino. Diplomiĝis en la Instituto de fremdaj lingvoj en Niĵnij Novgorod. Jurnalisto kaj tradukisto. Ekde 1988 membro de la demokratie orientita asocio Solidarnost' en Kaliningrad. En 1990-1994 deputito de la Kaliningrada regiona konsilio, ĉefo de ties informa komisiono. Loĝas apud Kaliningrad. Liaj poemoj, noveloj, recenzoj kaj eseoj aperis en Sezonoj, Literatura Skatolo, La Ondo de Esperanto, Hungara Vivo kaj Literatura Foiro. Unu el la poetoj de Kvarteto (1996). Redakciano de La Ondo de Esperanto.
/ La Ondo de Esperanto 92.

Legu novelon de Alen Kris ĉe La Ondo.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj