Masayuki Kuroda

KURODA, Masayuki. 1909-1996. Japano; financa sekciestro. Naskiĝis en Sakai. Esperantisto de 1949. Prezidanto de Osaka E-Societo 1962-70. Vickomitatestro de KLEG 1962-73. Vicprezidanto de KLEG 1974-81. Premiiĝis en la Belartaj Konkursoj.

Verkoj:
Lazur' kristala kaj pluv' susura (originalaj kaj tradukitaj poemoj 1978).
Animo drivas (romano 1990)
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987).

Legu la novelon Amburĝono.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj