Nikolajs Ķurzēns

ĶURZĒNS, Nikolajs. 1910-1959. Latvo; ŝtatoficisto, ekonomikisto. Naskiĝis en Alūksne. Lernis Esperanton en la 1920aj jaroj kiel mezlernejano. Vicprezidanto de Latvia Esperanto-Societo. Redaktoro de "Ondo de Daŭgava", (1932-34). Kunlaborinto de "Literatura Mondo" kaj "Norda literaturo". Multe tradukis el la latva prozo kaj poezio. Poemoj en Dekdu poetoj (1934). Vivis en Germanio dum la dua mondmilito. Revenis al Latvio en 1945 sed estis deportita al norda Rusio por kelkaj jaroj.

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, 2002
/Ordeno de verda plumo, 2006

"Unu el la plej talentaj originalaj poetoj. Majstro de etaj formoj, per kiuj li diras la krudan realon, sen poezia ornamo, sed liaj komparoj ofte aperas kvazaŭ per forto de revelacio. Liaj tradukoj el la latva apartenas al la plej bonaj tradukitaj poemoj."
/Enciklopedio de Esperanto.

"Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l' vivo. sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn. Li revas pri la granda vivo kaj abomenas la palecon de tiuj revoj, li volas realon karnan kaj sangan, volas kroĉiĝi en ĝin per sangaj ungoj kaj dentoj, serĉas ebrion, plendas postebrian senreviĝon; serĉas momentajn ĝojojn, priplendas ilian momentecon en eterna malkontento, kiu spasme tordas lian koron.
Sed kiel li interpretas ĉion ĉi? En etaj formoj li trovas esprimojn, kiuj konsternas kaj animskuas per sia lakona sugestieco. Li levis al la pleja perfekto la simplan eldiron el penso, tute sen poezia ornamo, tiuj pensoj montras al ni sian nudan haŭton kaj karnon. Se kelkfoje troviĝas komparo, ĝi batiĝas en la cerbon kvazaŭ subita revelacio. Li ne timas sin malkaŝi plene eĉ en la plej malica humoro kaj tiam li kvazaŭ frakasas per sia konsterne sincera krudeco, al kiu donas miloblan forton la malespero sentebla sub ĝi. Sed en kelkaj poemoj li trovas vortojn karesajn kaj larme mildajn, kiuj malkaŝas lian grandan sopiron je tenera amo. Eble en tiuj ĉi poemoj oni povas vidi la ĝermon de estonta pli milde ekvilibrita poezio.
Kurzens estas poeto kun preskaŭ timiga talento. Lia granda esprimpovo manifestiĝas ankaŭ en liaj poemtradukoj el la latva, kiuj apartenas al la plej brilaj pecoj de nia tradukpoezio"
/ Kálmán Kalocsay, Dekdu poetoj, 1934.

Verkoj:
Mia spektro (originalaj poemoj, 1938)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Nikolajs Ķurzēns: Ĉu tio do - la vivo?


Legu poemojn de Nikolajs Ķurzēns: el la libro Dekdu Poetoj

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson pri Nikolajs Ķurzēns:
Nikolajs Ķurzēns: Ĉu tio do - la vivo?.

Legu artikolon de Carlo Minnaja kadre de Nia Trezoro, en La Ondo de Esperanto 2012:
Nikolajs Ķurzēns

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj