Jolanthe Leser

LESER, Jolanthe. 1910. Aŭstrino. Verkistino ankaŭ en la germana kaj eĉ en la hungara, en kiu laste menciita lingvo aperis ŝiaj plej fruaj noveloj en diversaj gazetoj. Estis paŭzo en ŝia verkado (1931-1950) pro familiaj prizorgoj. Kunlaboris en 12 naciaj gazetoj. Per germana novelo ŝi gajnis en 1955 duan premion. Esperantistiĝis en 1947, baldaŭ ekverkis, kontribuis per literaturaj prelegoj dum kelkaj jaroj en Radio Vieno. En la Belartaj Konkursoj Jolanthe Leser ricevis 2-an premion per sia novelo La limo (1953). Varma humanismo, persona tono, kunsento al la modelitaj figuroj karakterizas la verkistinon.

/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.

Ŝia novelo "La limo" aperas ankaŭ en Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj