Li Shijun (Shih-Chün) (Laulum)
![]()
|
LI Shijun (Shih-Chün) (Laŭlum)
1923. Ĉino; ĵurnalisto. Naskiĝis en Shatou-vilaĝo, Hebei-provinco. Eklernis Esperanton en 1939. De 1983 membro de la Akademio de Esperanto. Eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio. Estro de Ĉina Esperanto-instituto. Ano de ŝtata komisiono pri tradukistoj. Instruis Esperanton en universitatoj. Esperantigis romanojn Aŭtuno en la Printempo, Frosta Nokto, Ĉe Akvorando, Noktomezo, epopeojn Aŝma, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, dramon Qu Yuan, novelaron Mirrakontoj el Liaozhai, klasikan poemaron Ĉinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj, kompilis vortarojn kaj lernolibrojn.
/ La Ondo de Esperanto 92.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |