Carl Lindqvist

LINDQVIST, Carl. 1901-?. Pastro. Naskiĝis en la sudsveda provinco Blekinge sed plenkreskinte vivis en Danio kiel pastro en diversaj lokoj. Paroĥestro en Sakskøbing de 1937. Dummilite aktivis en kontraŭnazia organizaĵo. Lernis Esperanton en 1936. Danlingve verkis infanrakontojn kaj novelojn.

/Ordeno de verda plumo, 2006
/ Dansk Esperanto-Blad, n-ro 12 - dec.1948.

Verkoj:
Ferio kun la morto (krimromano, 1948). Legu ĝin pdf-formate.

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj