Kenneth G. Linton
LINTON, Kenneth G . 1906-1985. Aŭstraliano; administranto de firmao. Esperantistiĝis en 1931. Dum la dua mondmilito soldatservis en Novgvineo, kaj poste prelegis kaj verkis pri siaj spertoj. Iama prezidanto de Aŭstralia E-Asocio. Kontribuis al "Australian Esperantist". Verkis priesperantajn studlibrojn por aŭstralianoj.
Verkoj:
Kanako el Kananam (vojaĝpriskribo, 1960)
Nevil Shute: Sur la bordo (romantraduko, 1983)
/Literatura Foiro 220
Reen al: Aŭtoroj Romanoj Noveloj/rakontoj Poemaroj Dramoj