Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin
LOGVIN, Aleksandr Porfirjeviĉ, pseŭdonime Aleksandro LILJER.
1903-1980. Naskiĝis en Konotop, Ukrainio. Fervojisto. Iama ruĝarmeano. Esperantisto de 1922. Tre rapide li fariĝis movada aktivulo, kaj ekverkis originale en 1928. Kontribuis al diversaj revuoj de SAT kaj aliaj
laboristaj E-asocioj.
Inter 1940 kaj 1957, kiam Esperanto-vivo en Sovetio ĉesis, li nenion verkis. Logvin transloĝiĝis al Moskvo en 1925, kie li loĝis ĝis la morto. Tamen en tiu vivo estis ĉirkaŭ dujara interrompo, en 1930-31, kiam li, akuzita pri anarkiismo, estis ekzilita al Arĥangelsk. Ĝis la dua mondmilito li estis laboristo, sed poste fariĝis ĵurnalisto, redaktante fabrikajn gazetojn. Ekde 1959 - kaj ĝis la morto de la poeto en 1979 - originalaj poemoj de Logvin kaj liaj esperantigoj el la rusa kaj ukraina estis denove vaste publikigataj en diversaj revuoj. Tiam li tamen ne partoprenis la movadan vivon de samlandaj esperantistoj.
Verkoj: Legu poemon de Aleksandr Logvin: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |