Paula Mährti
|
MÄHRTI Paula. Pseŭdonimo.
Kiam aperis en 1997 la romano La Manto de la pseŭdonimo Paula Mährti, tuj ekbolis spekulativado pri kiu efektive estas tiu aŭtoro. Iuj subtenis la intencon de la verkinto, supozante (aŭ ŝajnigante supozi), ke temas pri Perla Martinelli, la persono kiun ĉefe kalumnias la romano. Kial ŝi havus motivon prezenti sin mem tiel ege mizogine, neniu zorgis motivi. Aliaj asertis, ke temas pri Aldo de'Giorgi, alia viktimo de la romano. Krome oni atentigis, ke la pseŭdonimo estas preskaŭa anagramo de Haupenthal. Sed per tio ankaŭ finiĝas la haŭpentaleco de ĉi verko. Facile konstateblas, ke la verkinto estas fiulo sen respekto al homaj sentoj, por kiu ofendado estis ne senintenca kromaĵo, sed la ĉefa celo de lia verko. Vere ni ja havas kelkajn akre ofendokapablajn konatulojn en la verda rondo, tamen ili kutimas ataki ideojn kaj lingvajn kutimojn, ne detalojn en la intima privata sfero de la sam- kaj malsamideanoj. Kaj - eble pli grave ili estas tro fieraj por daŭre kaŝi sian veran identecon. La romano rivelas ankaŭ, ke temas pri homo kun ampleksaj scioj en diversaj kampoj, tamen sen kompreno pri homa psikologio, kaj sen vera talento tajli romanon, kvankam li havas ambicion ankaŭ pri literatura kreado. Lia mizera psikologia prezento de la protagonistino supozigas, ke li estas ĝuste li, neniu ŝi. Plue, li havis okazon kolekti kelkajn historiajn datenojn pri la Esperantomovado kaj pri kelkaj movaduloj. Laŭ konkretaj detaloj priskribataj en la libro, li estas sufiĉe aĝa por havi memorojn el la kvindekaj jaroj, sed eble ne pli frue. Kaj, kiel multaj aliaj, li tre ŝatas prediki pri kelkaj personaj ĉevaletoj, precipe lingvaj. La verkinto ŝajne konas - almenaŭ supraĵe - germanajn kutimojn, dialektojn, manĝon kaj geografion. Li enkondukas iom da lingva materialo el la germana, angla, franca kaj itala lingvoj, tamen ne pli ol kiom posedas multaj esperantistoj diversnaciaj. Oni tamen trovas ankaŭ pli kaŝitan nacilingvan influon en la lingvaĵo de la romano, do supozeble ne konscian al la verkinto. Temas antaŭ ĉio pri trajtoj tipaj de la angla lingvo, parte ankaŭ de la germana. Ekzemploj de tio estas: "ŝi havis konsistan influon super" (p. 14), "fidante en la pacienco de" (p. 23-24), "kungenia al mia tuta familio" (p. 51), "la itala deveno surfaciĝas" (p. 82), "mia ennaskita netendenco" (p. 82), "la homa raso" (p. 83), "paro da tagoj" (p. 105), "tiu mono devas servi por honori niajn ŝuldojn" (p. 156), "larĝe konataj literaturistoj" (p. 125), "ne plu dispona gastigi ŝin" (p. 163). Mi do suspektus, ke "Paula Mährti" estas mezaĝa viro, anglalingvano vivinta ankaŭ en germanlingva lando (aŭ eble inverse), sufiĉe konanta la Esperantomovadon, sed pro persona karaktero iom kverelema tamen ne havanta tre amikajn rilatojn al aliaj esperantistoj. Male al multaj aliaj "samideanoj", li tamen ne tre ambicias famiĝi, sed preferas intrigi malantaŭ la kulisoj. Lia nomo? Nu, se mi certus, mi dirus ĝin. Tamen, ne sciante ĝin certe, ankaŭ mi agus kalumnie, se mi ĝin malkaŝus. Sten Johansson Verko: La Manto (romano, 1997) Reen al: Aŭtoroj - Poemaroj - Romanoj - Dramoj - Noveloj/rakontoj |