Carmel Mallia

MALLIA, Carmel. 1929. Maltano; emerita sanitara inspektoro. Licenciito de la londona universitato en la franca lingvo; doktoro pri naturkuracado kaj literaturo. Esperantisto de 1960. Fondinto kaj prezidanto de e-societo (Malto); Diplomo pri kapableco en Esperanto de Brita Esperantista Asocio; Licenciato de BEA. Aperigis diversajn eseojn kaj artikolojn pri Esperanto, maltlingve kaj anglalingve, en maltaj ĵurnaloj; gajnis diversajn premiojn en literaturaj konkursoj. Akademiano. Kontribuis al la novelaro Mondoj 2001.
Verkoj:
Dun Karm: La 'Mio' kaj lia pretero (traduko el la malta, 1973)
Kontrastoj (poemoj, 1980)
Kapricaj raketoj (poemoj, 1981)
Marionetoj (poemoj, 1999)
V.M. Pellegrini: La Malta Epopeo (traduko, 2001)
Ĉielarka Estonto (originala romano, 2002)
Distre-libere (poemoj, 2005)
Najbaroj (dramo, 2013)
La Simfonio de la 90 (poemo, 2019)
Opuntioj (romano, 2021)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Persona informo 2002.


Kontribuis al "Mondoj" (2001).

Kontribuis al Pri homoj kaj verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo premiitaj en la Belartaj Konkursoj. UEA 2012.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj