Julio Mangada Rosenörn
MANGADA ROSENÖRN, Julio.
1877-1946. Hispano; militisto. Naskiĝis en Kubo. Esperantisto de 1906 kaj tuj komencis propagandi Esperanton per framasona gazeto. Kunfondinto (1911) de la gazeto "Homaro", kiu en 1913 publikigis la politikan kaj religian deklaracion de Zamenhof. Gvidis kursojn, fondis gazetojn, prezidanto de HEA. Batalis por la hispana respubliko kaj en 1939 post la venko de faŝismo rifuĝis en Meksiko.
Verkoj: Legu eseon de Toño del Barrio pri Julio Mangada Rosenörn.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|