Mao Zifu

MAO Zifu. 1963. Ĉino; eksa instruisto. Naskiĝis en Lixian, Hunan. Dudekdujara paraliziĝis pro trafikakcidento. Lernis Esperanton en 1986. Verkisto. De 1990 kontribuas per poemoj kaj recenzoj al "Penseo", "El Popola Ĉinio", "Monato", "Literatura Foiro", "Fonto", "La kancerkliniko" k.a. Esperanto-gazetoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj.

/ TTT-paĝo de Mao Zifu.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Ŝanĝado (poemaro 1997)
Kantoj de Anteo (poemaro 2006)
metaforoj senapostrofaj (poemaro 2014)
Amoro sen oro (novelaro 2017)

Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995) kaj "Vizaĝoj" (2010).

Mao Zifu pri si mem.

Legu prelegon de Miguel Fernández: POETO MAO ZIFU: LA NENIAM VENKEBLA VENKITO

Legu poemojn de Mao Zifu:
Poemoj en El Popola Ĉinio.
Poemoj el Kantoj de Anteo (fine de la recenzo).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontojPoemaroj