Valentin Melnikov

MELNIKOV, Valentin Viktoroviĉ. Naskiĝis en 1957 en Moskvo. Inĝeniero-kemiisto, biletkontrolisto en busoj, programisto. Esperantistiĝis en 1982. Li sufiĉe multe aktivas en la movado, en moskvaj kluboj kaj en REU, instruis koresponde. Diplomita instruisto de Esperanto, li estas membro de Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de REU. Akademiano de 2019. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Jam en 1983 li komencis traduki poezion, kaj ekde 1989 verkas originale. Liaj poeziaj tradukoj el la rusa kaj belorusa, originalaj poemoj, recenzoj kaj artikoloj ekde 1988 regule aperadas en "Paco", "Hungara Vivo", "Ruslanda Esperantisto", "La Ondo de Esperanto", "Literatura Foiro", "Esperanto", "Monato" kaj pluraj aliaj gazetoj. Redaktis "Cerbe kaj Kore". Lia ŝatokupo estas partopreno en diversaj televidaj intelektaj ludoj kaj kvizoj. Edukis filinon Esperante.
Verkoj:
Moskvaro (poemaro, 1998, kun Ilutoviĉ, Vysokovskij, Dadaev)
Ni vivas malgraŭ ĉio (poemaro, 2021)

Novelo "Ĉerizoj" aperis en Mondoj (2001).
Pluraj versajoj estis presitaj en kolektivaj poemaroj "La birdo Gamajun" (1989) kaj "Lena..." (1998)

Tradukoj:
rusa erotika poemo "Kojonov Luĉjo" (1995) novelo de Lev Tolstoj "La morto de Ivan Iljic" (1997)
versromano de Aleksandr Puŝkin "Eŭgeno Onegin" (2005)

Kontribuis al "Mondoj" (2001).

/Nikolao Gudskov, 2002.
/Valentin Melnikov, 2002.

TTT-paĝo de Valentin Melnikov

Legu poemojn kaj prozaĵon de Valentin Melnikov:
TTT-paĝo

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj