John Merchant
|
MERCHANT, John.
1872-1936. Anglo; komerca direktoro. Naskiĝis en Sheffield. Aktivulo en YMCA, Reformklubo, framasona loĝio kaj diversaj sportaj kluboj. Esperantisto de 1905. Prezidanto de loka Esperanto-societo kaj de BEA. Prezidanto de Internacia Centra Komitato 1928-33. Dum jardeko verkis ĉiusemajnan kolumnon pri Esperanto en loka gazeto.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934
John Merchant - fortaj ŝercoj sagas
Li ŝercas sed serioze agas
Sed ni plej multe al li pagas John Merchant - fortaj ŝercoj sagas / Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |