Zef Luigj Mjeda

MJEDA, Zef Luigj. 1921-2000. Albano; instruisto, post 1967 laboristo en tabakfabriko pro politika persekuto. Lernis Esperanton pro renkontiĝo kun Vjetnamia ambasadoro en 1958. Malgraŭ persekutoj li kaŝe instruis Esperanton, tradukis albanajn fabelojn kaj poemojn kaj kompilis grandan vortaron. Pli vaste aktivis post la falo de komunismo. Aperigis vortaron Esperanto-albanan kaj alban-Esperantan (1993) kaj lernolibron por albanoj (1994).
/Esperanto 1131.

Verkoj:
Konstruado de Rozafato (1994)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj