Ivan Naumov

NAUMOV, Ivan Sergeeviĉ. Ruso. Naskiĝis en 1971 en Moskvo. Edukita inĝeniero, profesie okupiĝas pri internacia turismo. Esperantisto de 1990. Edukas proprajn infanojn denaske. En 1992-1993 eldonis "Pado Sunen" - literaturan suplementon al informilo "Jene", eldonita en Ĉeboksari. Naumov komencis verki tuj lerninte Esperanton. Elrusigis Gumiljov, poste aliajn poetojn de la rusa "Arĝenta Epoko". Ekverkis originale en 1991. Lia originala poezio iom proksimas al la kreado de E. Miĥalskij. En 1995 aperis lia trilingva (E-a, rusa kaj angla) versaro "Plejo". Premiita en poezia konkurso de "Litova Stelo" en 1995. Lastatempe verkas sciencfikciajn novelojn ruse.

/Nikolao Gudskov, 2002; Valentin Melnikov, 2011.

Verkoj:
Plejo (poemaro, 1995)

Legu poemojn de Ivan Naumov:
Dek du poemoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj