Leif Nordenstorm

NORDENSTORM, Leif. 1960. Svedo; luterana pastro, paroĥestro, doktoro pri teologio. Naskiĝis en Kiruna en norda Laponio. Eklernis Esperanton en 1974. TEJO-aktivulo kaj redaktoro de "Kontakto" en la 1980-aj jaroj. Unu el la iniciatintoj de la unua Kultura Esperanto-Festivalo en Upsalo en 1986. Redaktoro de "La Espero". Tradukis al kaj el Esperanto. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Verkis doktoran disertacion pri la Esperanta misio de Oomoto.

Verkoj:
Arne, la ĉefido. Rakonto el la vikinga epoko (infanromaneto, 2005)

Novelo aperis en "Vizaĝoj" (2010).

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj