Jesse-LePrince Nzaniye

NZANIYE, [B.] Jesse-LePrince. 1967. Burundiano; interpretisto, lingvoinstruisto. Naskiĝis en Mosso. Studis en ŝtata kaj misia lernejoj. Dum la enlanda milito liaj gepatroj estis mortigitaj kaj li akiris politikan azilon en Tanzanio, kie li lernis Esperanton 1985-86. Plustudis en pluraj Eŭropaj landoj. De 1994 vivas en Tanzanio kaj Kenjo. Evoluigis kaj instruas propran "intersciencon", pri kiu li verkis anglalingve.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
La knabino estas mia (kvazaŭ teatraĵo)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj