Benoît Philippe

PHILIPPE, Benoît . 1959. Gimnazia instruisto. Naskiĝis en Baden-Baden, Germanio. Eklernis Esperanton en 1980. Studis germanan kaj francan filologiojn, lingvistikon kaj francan literatursciencon. Doktoriĝis per disertacio pri "Lingva evoluo en planlingvo ekzemple de Esperanto". Ekde 2016 instruas la francan kaj la germanan en Prago. Redaktis la gejan poemantologion Glaŭka lum', 1994, al kiu li ankaŭ kontribuis. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj. Kontribuis al Beletra Almanako.

/ Beletra Almanako 2, 2008. Vikipedio 2017.

Verkoj:
Gedichte (germana poemaro 1979)
Verse reversi (poemaro 2008)
Kvazaŭ varfo (poemaro 2016)

Tradukoj:
Badenlanda legendaro de la Konstanca Lago. Folkloraj historietoj tradukitaj kaj nove rakontitaj de Philippe.
Helfricht, Jürgen: La Dresdena Sinjorina preĝejo. Kroniko de la jaro 1000 ĝis hodiaŭ.

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj