Julia Pióro

PIÓRO, Julia Lucina. 1902-1988. Polino. Naskiĝis en Varsovio kiel Julia Lucina Biernacka. Studis natursciencon kaj filozofian historion en la Varsovia Universitato. Edziniĝis en 1923 kaj havas du filojn. Junaĝe iom verkis pole. Postmilite ekloĝis en sudokcidenta Pollando. Esperantisto de 1956. Ŝia unua novelo aperis en 1958 en "Pola Esperantisto". Kunlaboris ankaŭ en "Norda Prismo". Noveloj kaj poemoj en multaj diversaj gazetoj.
"Kiel verkisto Julia Pióro inklinas al naiva fantazio kun obtuze serioza subtono." /Baldur Ragnarsson.

/Baldur Ragnarsson, El tero kaj etero, 1964.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Verkoj (krom pluraj poemaroj multobligite):
El tero kaj etero (novelaro, 1964)
Hieroglifo (novelaro, 1979)
Bildo de la mondo / Bild der Welt / Obraz świata (trilingva poemaro, 1980, 1992)
Fenestro kristala (noveloj kaj poemoj, 1981)
Poemoj (1987)
Ora abelo (novelaro, 1988)

Ŝiaj verkoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984), Sub la signo de socia muzo (1987) kaj Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj