Frederic Pujulà i Vallès

PUJULÀ I VALLÈS, Frederic. 1877-1963. Kataluno; advokato, verkisto, publicisto. Naskiĝis en Palamós. Esperantisto de 1905. Pro politikaj kialoj (por la kataluna nacio) li devis fuĝi al Parizo, kie li restis kaj iĝis franca civitano. Aktiva esperantisto precipe antaŭ la unua mondmilito, dum kiu li soldatservis en la franca armeo. Verkis lernolibrojn, redaktis "Kataluna Esperantisto". Fondis grupojn, verkis artikolojn, faris paroladojn, gvidis kursojn. Verkis ankaŭ franclingve, interalie romanon pri la militspertoj. En 1909 partoprenis aranĝi la 5an UK en Barcelono. Multe tradukis el la hispana. Ofte mem prezentis sursceneje siajn monologojn, unuafoje jam en 1906, kadre de la dua UK en Ĝenevo.

Legu pli detale pri Frederic Pujulà i Vallès en Vikipedio.

Verkoj:

La Rompantoj (kvin monologoj, 1907)
Frenezo (du drametoj, 1909)

/Zofia Banet Fornalowa en Literatura Foiro 187.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 458.



Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj