Reen al la ĉefpaĝo de OLE

Reen al Baldur Ragnarsson

Jorge Camacho

 

Baldur Ragnarsson, du-klinga poeziisto

 

La peto verki artikolon pri Baldur Ragnarsson trafas min en Pingtongo, negranda urbo sude en Tajvano, kie mi tropikas unu monaton sen esperantaj libroj, inkluzive de vortaroj kaj aliaj konsultiloj. Mankas al mi, evidente, ankaŭ liaj poemaroj, sed fine, danke al la interreto kaj retpoŝto, mi sukcesas ricevi la embrion de lia eldonota plena verkaro, kun kiu mi povas do trankvile rekonatiĝi.

 

Mi unuafoje vidis persone la “faman poeton” en la Universala Kongreso en Aŭgsburgo, en 1985. Mi memoras ke mi serĉis renkontiĝon kun li kaj ke ni interŝanĝis kelkajn frazojn (eble mi scivolis pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj). Kiam en septembro 2004, en Maribor (Slovenujo), mi rakontis al li la epizodon, li ne konservis eĉ plej etan memoron pri la tiama koridora renkonto kun juna hispana entuziasmulo. Jen, preskaŭ 20 jarojn poste, jam poetofrate kaj amike, ni agrable konversis pri vetero kaj cetero, sed ĉefe pri poezio, ĉe tablo de trankvila slovena bierejo aŭ promenante urbocentren sur ponto super la rivero Dravo. Kaj nun ĉi tiu tasko, kiun mi akceptis plej volonte!

 

Sed unue mi insistu pri unu el miaj lastatempaj obsediĝoj: ne eblas trakti unubloke la poeton de 1955 (komencjaro de Ŝtupoj sen nomo) kaj tiun de, ni diru, 1973 (finjaro de Esploroj), aŭ de 2004 en Maribor, kiel unu solan kaj la saman homon. Kiel pri ajna alia aŭtoro, necesas trakti lian verkaron kiel plur-elementan kontinuon, en kiu la kronologia supervido de unuopaj verkoj permesas konstati ŝanĝojn, ŝanĝiĝojn, evoluojn, atingojn, kulminojn kaj, eventuale, silentadojn, stagnon, sakstraton aŭ eĉ regreson.

 

Ne hazarde mi parolas pri kontinuo. Kun pluraj esceptoj, ĝenerale eblas paroli pri du ĉef-elementoj en lia verkaro: komence li verkis preskaŭ ekskluzive poemojn, poste precipe eseojn, artikolojn kaj recenzojn. Estus interese kompari tiun kontinuon kun lia kariero kiel poeto en la islanda lingvo, aŭ spuri la influon de liaj esperantigoj el la islanda literaturo en lia originala verkado. Por la unua studo mi havas nek la sciojn nek la kompetenton necesajn; por la dua, manke de konsultebla materialo, la nuna libro jam donas multe da informoj pri lia profunda kono de la historio kaj konvencioj de la islanda kaj aliaj ĝermanaj literaturoj, kaj pri ilia tradukeblo esperanten. Ĉiel ajn, videblas nenia rompo inter ambaŭ grandaj blokoj, kaj ĝuste tial mi parolas pri kontinuo. Ne temas pri tio, ke liaj prozaj tekstoj pri poetiko satelitus ĉirkaŭ la suno de lia originala poemverkado, aŭ inverse, aŭ ke ambaŭ astroj orbitus ĝemele unu ĉirkaŭ la alia kiel la du-planeda sistemo tero-luno; Ragnarsson nature transiras de versoj al esea prozo ĉar, esence, en ambaŭ medioj li sentas sin same hejme por aliri tion de li plej ŝatatan: poezion. Oni aldonu lian tradukan agadon por formi dinamikan triangulon kaj, sur paralela ebeno, lian rolon en la islanda literaturo, kaj jen ni ricevos figuron vivoplene tridimensian.

 

En La poezia arto li klarigas pri la titolo Ŝtupoj sen nomo ke ĝi “indikas evoluajn nivelojn en mia poezio dum difinita tempo ekde la tradicio ĝis la modernismo”; kaj pri Esploroj, ke ĝi estas “tratute laŭ la modernisma skolo, kvankam mi tie klopodas trovi ankaŭ novajn vojojn al pli rekta, malpli oblikva esprimado ol konstateblas en multaj el miaj poemoj”. Malgraŭ la modesta sinprezento de la unua soneto, jam de sia debuta poemaro la juna Ragnarsson (malpli ol 30-jara) virtuoze uzis ĉiajn versojn kaj strofojn, kio garantias ke lia famo kiel poeto restos longe, kiel tiu de verkinto de versoj jam klasikaj. Mi trovas paradoksa, ke ne tiom la komencaj poemoj, forme sufiĉe tradiciaj kaj enhave parencaj al, ekzemple, sciencaj aŭ sciencfikciaj poemoj de Auld kaj Francis (tipaj de la epoko); ne la poemoj mem de Ragnarsson, sed la blinda rekomendo de Kalocsay ne publikigi ilin, kaj la malmiopa aŭdaco de Régulo eldoni ilin en La Laguna, faris el la islanda aŭtoro la plej videblan voĉon de krea protesto kaj rezisto kontraŭ la diktaturo de la dogmoj de Parnasa Gvidlibro kaj de tiuj kiujn li nomas, en artikolo pri la proza poemo, “la versemuloj”.

 

Pretervole, Kalocsay, kun la providenca helpo de Régulo, establis la teorian bazon de la poetiko de Ragnarsson, eksplicite vortumitan en la Anstataŭ prologo al Esploroj. Jen teksto perfekte, simple kaj klare difinanta la glitan koncepton “poezio”. De ĝi sekveblas la fadenoj kiuj ligas nian poeton unuflanke al aŭtoroj kiel la greko Kavafis aŭ la portugalo Pessoa, kaj aliflanke ankaŭ al la esperantaj Nervi, Neves aŭ Mao, subtila filandro libere flirtanta el la araneaĵo de la tutmonda poezio.

 

Kalocsay insiste volis vidi en liaj versoj nur ian koŝmaran pesimismon, kiun li timis aŭ rifuzis. Miaopinie en la tiama Ragnarsson (kaj kredeble ankaŭ en la nuna) teoria pesimismo modele kaj bonvene kunvivas kun optimismo praktika, sen ekscesoj kaj ekstremoj, en maniero “sobra kaj modera”. Temas certe pri mondvido kaj mens-aranĝo ekzistismaj, sed kun la ekzistismo nerezignacia kaj eĉ ribela de la Sizifo de Camus.

 

Dum Auld en La infana raso tenas kredon je pliperfektigebla homaro kaj je la graveco de la racio kiel evoluiga faktoro (mi citas vortojn de Ragnarsson), la juna islandano skeptike preteras la fridan, neniodiran perfekton de la scienca raciismo kaj, mild-ironie, alprenante kun plezuro iom el la ekstravaganco de la samlanda filozofo Pjeturss, rimarkas jam ĉe la fiŝoj “ecojn de misevoluo”, tiel ke serĉantoj aŭ konstruontoj de surtera paradizo verŝajne devus retroiri ne ĝis la historiaj tempoj antaŭ Sargono la Unua, sed al la flua feliĉo de “ameboj transvidaj kaj ties amvervoj”.

 

Koncerne la duan poemaron, konstateblas la menciita kontinueco kun Ŝtupoj..., kvankam nun la poemoj montriĝas pli interesaj, maturaj, profundaj, plurdimensiaj. Ragnarsson ne plu provas novajn formojn, ili kvazaŭ nature venas alterne al li. Kiuj estas liaj temoj? Eble unu sola, senmezura, “la stranga vojo / inter esto / kaj neesto”; metafiziko sen neologismoj, en liberaj versoj kie gravas ĉiu vorto, ĉiu silento, ĉiu paŭzo. Sufiĉas legi kiel kondenson programon de lia poetiko la unuan frazon de Anstataŭ prologo: “Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantajn sentojn kaj impresojn por ilin fiksi en spaco kaj tempo”.

 

Parenteze mi diru, ke ne interesas min hipotezaj esencaj nordeco, islandeco aŭ vikingeco de la aŭtoro, aŭ kian signifon devus havi por ĉiu islandano vortoj kiel “maro”, “ŝipo”, “bluo”, “suno” aŭ la nomoj de l’ sezonoj. Tiom da faktoroj povas difini la gamon de krom-, kun- kaj sub-signifoj atribuataj laŭlonge de sia vivo fare de ĉiu individuo! De infan-aĝaj viveroj ĝis hazardaj legoj, studoj, renkontoj aŭ vojaĝoj... Ĉiel ajn, certe ne egalas mencio de “lafrokoj” ĉe nia poeto ol ĉe homo kiu spertus lafon nur televide; same pri glaĉeroj, glaci-montoj kaj ĝenerale pri glacio: nur de Ragnarsson oni povus atendi intiman komparon kiel “mezvoje inter glacio kaj akvo” kun la senco “inter realo kaj iluzio”.

 

Nu, kio estas do la menciitaj “modernismo”, “rekta esprimado” kaj “oblikva esprimado”? Ni saltu al la kvin prelegoj de 1986 eldonitaj de Haupenthal, en unu el siaj momentoj da lucido, en la formo de libro titolita La poezia arto. Mi nek ripetos nek aŭdacos kritiki ĝian vastan, varian enhavon: kiel legi poemojn; la poezia senco de poemoj (“en poemoj la senco estas unuaranga, ne ĝia sonaranĝo”; “ĉiu bona poemo estas esence samtempiga sintezo de pluraj senceroj”); la kunlaboro inter poeto kaj leganto por elkovo de la senco de poemo (“ankaŭ la leganto estas kunkreanto de la poezia senco”); difino de modernismo, de oblikva poezio kaj pritrakto de la, en Esperantujo, iom neglektata rekta poezio; la lingvo kiel esplorilo kaj sintezilo; la samtempe nemalhavebla kapablo trasenti poemon emocie; la poeziaj konceptoj “antimondo” kaj “antigramatiko”; kaj daŭre tiel plu. Ŝvebas ĉie la poemara ideo de poezio kiel esploro, serĉo kaj eltrovoj; poezio kiel “alvoko trans la limojn”, “strebo al horizontoj”, “invito al vekiĝo”.

 

Jen konceptoj kaj ideoj aperantaj ankaŭ aliloke en ĉi volumo, ekzemple en recenzo de 1957 pri La infana raso (almenaŭ 3-foje abunde kaj profunde pritraktita ĉi-libre), kie li diras, ke la moderneco de la epopeo de Auld “probable fortimigas ŝaŭmideanojn”, “ĉar oni devas streĉi la cerbon” kaj esti “preta serĉi kun sincera menso”, kaj ke temas pri verko “konstante enhavokrea en la menso de ĉiu nova leganto”. En la sama prelegaro ni trovas superbajn analizojn de la poezio, kaj de unuopaj poemoj, de Auld, Boulton, Nervi, Kock kaj Kalocsay, cetere verkitajn en prozo modele bela, klara kaj preciza. Same jarojn poste, en la serio Bildoj el la historio de la esperanta literaturo, aperinta en Juna amiko kaj Libera Folio, li daŭrigas samnivele, kvazaŭ en la formo de literaturhistoriaj kaj literaturkritikaj artikoloj enciklopediaj, pri la poezio de i.a. Zamenhof, Privat, Baghy, Miĥalski, Hohlov, Kurzens, Tárkony, Waringhien, Francis, Dresen kaj Conterno-Guglielminetti. Fine kompletigas la tuton eseoj pri la libera verso aŭ la proza poemo, kaj recenzoj de divers-aŭtoraj poemaroj, ekzemple de Valano, Nervi aŭ Mao, ĉiam kun sincera optimismo pri la evoluo de nia poezio, preter dogmoj kaj antaŭjuĝoj.

 

Mi daŭre miras pri liaj modesto kaj absoluta manko de afekto, post ol li pritraktis la esencon de la poezio, kaj la esperantan poezion konkrete, ege pli profunde ol oni, ol ni ceteraj kutime faras. Jen kredeble lia ĉefa kontribuo al “la ankoraŭ iom magra literatur-scienca verkaro en Esperanto”.

 

Ankaŭ tradukadon li ne forgesas pritrakti teorie, ekzemple tiun de la antikva islanda literaturo en esperanton, kun speciala atento al aliteracio kompare kun finrimado, sed same pri tradukaj metodoj kaj sintenoj ĝenerale. Nature, konstateblas parenca evoluo “ekde la tradicio ĝis la modernismo”: se en 1958, en recenzo pri La floroj de l’ malbono, analizante la esperantigon de la soneto La malamiko, li parolis favore pri iuj rimcelaj aldono de epitetoj kaj duonfidela anstataŭigo de vorto, en 1978 li trovis “ŝarĝpeza” (kaj do nesukcesa) la kaloĉajan stilon de la traduko La morto de la ĉielarko pro “la konata obsedo de Kalocsay imiti la originalajn versoformojn”, kaj esprimis aplaŭdindan preferon je poemtradukoj en zorge dulingva prezento kun detalaj klarigoj kaj notoj, t.e. pledon por ali-kriteria kaj ali-metoda fideleco. Ĉi tie konverĝas lia opinio pri la sekundara graveco de rimoj kaj son-efektoj en la originala poezio: “Rilate al la plej evidenta karakterizaĵo de la soneto, la rimskemo, estas dirinde, ke la postuloj pri refoja uzo de samaj rimoj ofte rezultas en altrudo de vortoj ne sufiĉe intimaj kaj subtenaj al la evoluigo de la temo”. Kio plene kongruas kun lia aktiva rezisto kontraŭ la jam de longe sterila kaj steriliga parnasismo. Malofte mi trovis en la historio de nia beletro tiel sobran kaj klare esprimitan kritikon kontraŭ la negativaj flankoj de la poetika politiko de Kalocsay kaj Waringhien, aŭtoroj kiujn li tamen ĉiam prave traktas kun respekto kaj admiro.

 

Fakte, lia priskribo aŭ supervido (en La poezia arto kaj aliloke) pri la historio de nia originala poezio, ne ĉiam konsenta kun la kategorioj de Auld en la Esperanta Antologio, igas min revi je Ragnarsson kiel redaktanto de ia Antologio de la moderna poezio en esperanto (ne nepre ekde 1956 sed malstrikte de 1887 ĝis nun), aŭ almenaŭ de suplemento al la dua eldono de la Auld-antologio, publikigita en 1981, antaŭ pli ol kvaronjarcento! Kiu alia ol Baldur Ragnarsson disponas la sciojn kaj konojn, la kriteriojn kaj teorian bazon kaj, ne malpli grave, la aŭtoritaton kiel poeto mem por tia laboro? Sed probable lin okupas aliaj malpli temporabaj prioritatoj... Ĉiel ajn, tia nova antologio de mi sopirata devus preni la konsiderojn de Ragnarsson kiel firman bazon kaj kiel kompason por orienti la kompiladon.

 

La ĉi-supra prezento de la poezia verkaro de Ragnarsson signifas, ke ne sufiĉas legi ĉi libron nur unufoje, ĉar la eseoj, artikoloj kaj recenzoj prilumas la poemojn, sed ankaŭ inverse. Necesas relegi ĝin almenaŭ unu plian fojon, kiel oni frandas majstran poemon aŭ reaŭskultas ŝatatan komponaĵon. Ĝuste tiam Ragnarsson prezentas sin en sia duobla, du-klinga dimensio de eksterordinara poeziisto, same en la praktiko (poeziado) kiel en la teorio (poeziiko); kiel elstara poeto kaj eminenta poeziologo, ne nur ia gvidlibra aŭ truke rimlerta poetikisto; alivorte, kiel artisto sen artifikoj.


Reen al Baldur Ragnarsson

Reen al la ĉefpaĝo de OLE