Nicola Ruggiero

RUGGIERO, Nicola. 1986. Italo. Naskiĝis en Mola di Bari, Apulio, suda Italio, loĝis dum kelkaj jaroj en Rejkjaviko, Islando, sed ekde 2017 en Torino, Italio. De 2006 komitatano de Esperantlingva Verkista Asocio, B-komitatano de TEJO, prezidanto de Itala Esperantista Junularo 2006-2008. Publikigis "La ĉerizarboj de Lucullo", eseon en "La lingvo serena", plenverkaro de Baldur Ragnarsson. Prelegis pri "La Infana Raso" en la unua kongreso de "Arci Esperanto" (ARCI = Itala Kultura kaj Distra Asocio) kaj dum esperanto-kongreso en Pisa, Italio.

/ http://www.espero.sk/eo/esperanto.php, 2008
http://www.nicolaruggiero.it/ Persona mesaĝo 2009

Verkoj:
Taglibro de nenifaranto (poemaro 2008)
La kanto de l' korvo (poemaro 2014)

Legu tekstojn de Nicola Ruggiero.

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj