Josef Rumler

RUMLER, Josef. 1922-1999. Ĉeĥa kaj Esperanta poeto kaj tradukisto, eldoneja redaktoro. Honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Aŭtoro de kvar ĉeĥlingvaj poemaroj. Lernis Esperanton en 1978 kaj tuj komencis aktivi literature, i.a. per la poemkajeroj Kvarfolio (1985; kun Urbanová, Karen kaj Vidman), Matena melkado (1987) kaj Lasta ĉevalo (1992); la tradukaj 52 nuntempaj ĉeĥaj poetoj en 1000 versoj (1989), Inoj de F. Halas (1996), Kristnaska tago de K.J. Erben (1999), kaj per oftaj kontribuoj al "Fonto". Li klarigis siajn ideojn pri la beletra lingvo Esperanta en la eseo Abunde kaj redunde (1986), kiu vekis vastan diskuton.
Verkoj:
/ Revuo Esperanto.
Kvarfolio (poemaro kun Kořínek, Urbanová, Vidman, 1976)
Abunde kaj redunde (eseo pri diversaj stiloj en la internacia lingvo : plus sinonima glosaro de Praga artliteratura skolo, 1986)
Lasta ĉevalo (poemo, 1992)


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj