Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov

SAĤAROV, Aleksandr Andrejeviĉ. 1865-1942. Ruso; instruisto. Studis matematikon en Kazan. Esperantisto de 1904. Fondis Esperantan librejon kaj instituton en Moskvo. Ĉefredaktoro 1909-17 de "La Ondo de Esperanto". Gvidanto de Moskva Esperanto-societo. Verkis plurajn lernolibrojn kaj vortarojn por rusoj. Aktivis eldone kaj movade ankaŭ post la revolucio; ano de la CK de SEU.
Verkoj:
Superforta ambicio (originala rakonto, 1913)
Sur la vojo al kunfratiĝo de popoloj (pri Esperanto en Esperanto kaj la rusa lingvo)
La tuta lingvo Esperanto

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj