Jakobo Ŝapiro

ŜAPIRO, Jakobo. Pole Jakub Szapiro. 1897-1941. Ĵurnalisto. Lernis Esperanton 14-jara. Aktiva profesie kaj en la Esperanto-movado de Bjalistoko. Propagandisto kaj verkisto. Kunlaboranto de "Literatura Mondo" kaj aliaj Esperanto-gazetoj. Premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj. Morpafita dummilite de la nazioj en la arbareto Pietrasze.
Verkoj:
La mondmilito kaj Esperanto (1915)
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano (satiroj 1921)
Gvidilo tra Bjalistok (1921)
Humoraj felietonoj (1923)

/Enciklopedio de Esperanto.
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964; Vikipedio 2012.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj