Stanislav Schulhof

SCHULHOF, Stanislav. 1864-1919. Ĉeĥo; dentkuracisto, ĉeĥa verkisto. Naskiĝis en Lipka. Vigle partoprenis la lokan movadon en Pardubice. Publikigis multajn propagandajn artikolojn.
"Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti." /Kopar, Literatura Mondo 1922, p. 39.
"La poemoj estas rimarkindaj laŭ formo eĉ laŭ enhavo." /S. Kamaryt, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 482
Verkoj:
Per espero al despero (originalaj poemoj, 1911)
Kion la vivo alportis (originalaj poemoj, 1911)
Aŭtunaj floroj (originalaj poemoj, 1912)
Bohemaj grenatoj (tradukitaj poemoj, 1920)

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 482.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj