Tibor Sekelj

SEKELJ, Tibor. 1912-1988. Jugoslaviano; juristo, ĵurnalisto. Naskiĝis en Spišská Sobota, nuna Slovakio. Esperantisto de 1929. Vivis en Sudameriko 1939-54. Faris grandajn vojaĝojn en Azio, Afriko kaj Sudameriko. Verkis vojaĝpriskribojn Esperante, hispane kaj serbokroate, instruilojn de Esperanto k.a. Redaktis "Geografian revuon". Instruis Esperanton kaj fondis klubojn en multaj landoj. Akademiano de 1986. Lia rakonto Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo estas tradukita en multajn lingvojn. Pluraj noveloj de Sekelj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj.


/Literatura Foiro 187.
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2012.

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2008:
Tibor Sekelj (1912-1988)

Legu pli detale pri Tibor Sekelj en Vikipedio.

Verkoj:
Tempesto super Akonkagvo
Tra la Brazila praarbaro
Nepalo malfermas la pordon (1959)
Premiitaj kaj aliaj noveloj (1974)
Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (1979)
Mondo de travivaĵoj (aŭtobiografio 1981)
Ĝambo rafiki. La karavano de amikeco tra Afriko. (1991)
Kolektanto de ĉielarkoj (noveloj kaj poemoj 1992)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj