Henri Sentis

SENTIS, Henri. 1850-1933. Franco; doktoro de sciencoj, licea profesoro de fiziko. Naskiĝis en Parizo. Esperantisto de 1898, gvidis kursojn, propagandis, fondis Esperanto-grupon en Grenoble, kunlaboris en Esperanto-gazetoj. Strebis por "racia evoluo de Esperanto" enkondukante kelkajn lingvajn ŝanĝojn.
Verkoj:
Urso. En montoj (romano / poemoj, 1906)
Por Esperanto (poemaro, 1912)
Blua kardo (romano, 1923)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj