Paulo Silas

Silas (RODRIGUES SENA), Paulo. 1990-2017. Brazilano; administra teknika asistanto. Lernis Esperanton en 2008. Studis administradon. Kontribuis al Beletra Almanako. Memeldonis poemarojn.

/ TTT-paĝo de Paulo Silas.

Verkoj:
Indiferento: de la Universo ĝis la Homo (poemaro 2014)
Sinmortigo (poemaro 2015)
Brazilano laŭleĝe. Esperantisto laŭkonvinke. (poemaro 2015)
Transgeneraciaj kulpoj. (poemaro 2017)


Poemo de Paulo Silas el 2016:

NACIO?

Jes, brazilanoj. Jes, nordorientanoj.
Ne trompiĝu.
Vi estas pli indianaj ol eŭropaj.
Via facileco porti malmulte da vestoj.
Via tupieco trametita en la toponimio,
en la simplula slango.
Brazilo de deliraj progresosaltoj kaj hekatombaj stumbloj.
Mi vidas nacion de kabokloj.
Belan nacion de pluretnaj socioj.
Ni ĝoju kaj festu!
Ni estas mestizoj. Ni miksiĝis.
Ni ĝoju esti kiaj ni estas.
Ni estu kiuj ni estas kaj forcedu al aliuloj
la hontidan taskon paroli pri “la esenco de la nacio”.



Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontojPoemaroj