Lakshmiswar Sinha

SINHA, Lakshmiswar. 1905-1977. Hindo; instruisto de slojdo en Santiniketan, Bengalio. Naskiĝis en Rarhisal. Studis slojdon en Svedio kaj tie lernis Esperanton en 1928. Prelegvojaĝis en Svedio, Estonio, Latvio kaj Pollando. Revenis al Barato en 1931 kaj laboris tie por Esperanto. Verkis lernilojn de Esperanto por bengaloj.

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Sivaĝi (historia drameto, 1929)
Tagore: Malsata ŝtono (tradukitaj rakontoj, 1961)
Jaroj sur tero (membiografio, 1966)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj