Svetislav S. Petroviĉ
PETROVIĈ, Svetislav S. 1899-1960. Serbo; profesoro de porinstruista lernejo. Naskiĝis en Pirot. Dum la unua mondmilito fuĝis tra Montenegro kaj Albanio al Francio, kie li lernis Esperanton en 1916. Studis en Francio. Revenis al Serbio en 1917. Verkis lernolibron por serboj (1926). Kunlaboris per poemoj kaj artikoloj en multaj Esperanto-gazetoj diverslande. Verkis poezion ekde 1922. Tradukis poezion en kaj el Esperanto. /Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |