Madeleine Stakian-Vuille

STAKIAN-VUILLE, Madeleine. 1910-2004. Svisino. Naskiĝis en La Chaux-de-Fonds, ekde 1918 loĝis en Ĝenevo, tie lernis Esperanton en ŝtata lernejo. Laboris en redakcio de franclingva ĵurnalo, private instruis muzikon. En 1930 fondis esperantistan koruson. Laboris kiel sekretariino kaj kasistino de UEA 1934-1936. Estris ĝenevan Esperanto-grupon "La Stelo" 1957-1994. Verkis poemojn sub pseŭdonimo Mad Mevo, ankaŭ tradukis el la franca kaj germana. Ricevis la unuan premion de Internaciaj Floraj Ludoj en 1935. Tekstoj de Madeleine Stakian-Vuille aperis en Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj (2011)
/ Beletra kolekto de Ĝenevaj aŭtoroj.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj